
Oni estas soleca ankaŭ inter homoj.
Antoine de Saint-Exupéry in La Eta Princo (1943)
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!

Related quotes

Dum maljun-aĝo homoj pli malfacile genuiĝas. Kaŭzo estas matureco de konscienco. Sed ankaŭ reŭmatismo.
aphorism by Valeriu Butulescu
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


La Sovaĝaj Cignoj ĉe Coole
'La arboj estas en sia aŭtunbeleco,
La maldensarbarpadoj estas sekaj,
Sub la oktobra krepusko kiam la akvo
Spegulas daŭre ĉielon;
Sur la plenplena akvo inter la ŝtonoj
Are-naŭ-kaj-kvindek cignoj.
La deknaŭa aŭtuno venis sur min
Ĉar mi unue faris I kalkulon;
mi vidis, antaŭ ol mi bone finis,
Ĉio subite pliiĝas
Kaj disigas ruladon en bonegaj elĉerpitaj boksejoj
Sur iliaj bruaj flugiloj.
mi rigardis sur tiuj brilaj estaĵoj,
Kaj nun mia koro estas dolora.
Tiu de All ŝanĝita ĉar mi, aŭdante ĉe krepusko,
La unua fojo sur tiu marbordo,
La sonorilo-ritmon de iliaj flugiloj super mia kapo,
Trod kun pli malpeza paŝado.
Senlacaj daŭre, amanto de amanto,
Ili pagajas en la malvarmaj
Komunikemaj riveretoj aŭ surgrimpas la aeron;
Iliaj koroj havas ne plenkresk aĝaj;
Pasio aŭ konkero, vagas kie ili faras,
Attend sur ili daŭre.
Sed nun ili drivas sur la daŭre akvon,
Mysterious, belaj;
Inter kiuj peladoj ili konstruos,
Proksime de la rando aŭ naĝejo
de kiu lago la okuloj de Delight-uloj kiam mi vekiĝas iun tagon
Por trovi ili flugis foren?
poem by William Butler Yeats
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Ankaŭ sanktaĵoj pereas. Belo estas dia, sed pereema.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Ne enviu ŝtonon. Nek ĝi eternas. Kaj ĝi estas ankaŭ malvarma.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Sen-mortaj estas tiuj pri-klaĉataj ankaŭ post-morte.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Ne veku mortintojn, dio. Ne inter-rompu ilian revon pri eterneco.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Se homoj forkuras de vi, povos vi iri malproksimen.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Sam-kiel arboj, iuj homoj povas mortigi nur per sia falo.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


En tombejo regis ne pri-skribebla malordo. Post-morte homoj malkutimiĝas balai.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Iuj homoj similas al vel-ŝipoj, kiuj trovas sian trankvilon nur en maraj profundaĵoj.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Iuj homoj devus vivi plur-foje por ke ili povu el-pagi tute sian punon.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Multaj homoj konsideras ke ili al-venas en la mondon erare kaj atendas pacience esti ree vokataj.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Ankaŭ puriga polvo malpurigas.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Ankaŭ sen-langan sonorilegon oni devas aŭskulti.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Kiu komprenas miraklon de naskiĝo, tiu akceptas ankaŭ tragedion de morto.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Iuj mortas jam dum-vive, aliaj vivas ankaŭ post-morte.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Mono restas fundamenta viv-principo. Se vi havas monon, vi povas havi ankaŭ aliajn principojn.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Ankaŭ morto respektas sian specon. Ĝi vivigas novajn morto-formojn.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


La Espero
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l'espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l'homaro
por eterna ben' efektiviĝos.
song, music by Félicien Menu de Ménil, lyrics by Ludovic Lazar Zamenhof
Submitted by Simona Enache
| Vote! | Copy!


Mortintoj estas liberaj. Tombeja barilo estas por vivuloj.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!
