Random quotes
Ĉiu-jare ni pasas sen-zorge tra la tago de nia morto.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Italian | In Romanian
Moralo de Naturo: en-glutu vian proksimulon!
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian
Tra uno orelo, eniras, tra la dua eliras.
Venuso kaj Madono
Ideal' perdita en la nokt' de mond' ne plu estanta,
Mondo kun la pens' fabela kaj parol' de poezi',
Mi vin vidas, aŭdas, sentas, aĵo dolĉa, bela, kanta,
El ĉielo kun aliaj steloj, paradizoj, di'.
Ho Venus', marmoro varma, ŝtonokulo ilumina,
Brako mola kiel penso de poeto-reĝ' dum jun',
Vi estadis la diigo de beleco la virina,
La virino, kiun bela vidas mi ankoraŭ nun.
Rafael' sonĝinte iam la senliman nokton grizan,
Kun animo radiplena kaj kun koro je fabel,
Vidis vin kaj sonĝis tuje la ĝardenon paradizan,
Vidis vin, reĝin' ŝvebanta de l' anĝeloj el ĉiel'.
Kaj li kreis sur la tolon bildon de Madon' Diina,
Kun de steloj diademo, kun mildeca virgridet',
En lum' blonda, kun vizaĝo de anĝelo, sed virina,
Ĉar virino estis ĉiam de anĝelo la portret'.
[...] Read more
poem by Mihai Eminescu (1870), translated by Petre Firu
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Estu egal-distanca! Sendu ĉiujn al Diablo!
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Eĉ se eraro estas homa, ne faru ĝin pruvo de via homeco.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian
Vivo signifas malsatan materion.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!
Vidu kien falas ombroj kaj vi scios, kiu kribris lumon.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Mem-konserva instinkto homa prenas aberantan formon: sen-morteca apetito.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Kiel facile oni povas erari pezante per man-plato papiliajn flugilojn.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian