Home page | Latest quotes | List of authors | Random quotes | Vote!

Valeriu Butulescu

Dum maljun-aĝo homoj pli malfacile genuiĝas. Kaŭzo estas matureco de konscienco. Sed ankaŭ reŭmatismo.

aphorism by Valeriu ButulescuReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share

Related quotes

Antoine de Saint-Exupéry

Oni estas soleca ankaŭ inter homoj.

Antoine de Saint-Exupéry in La Eta Princo (1943)Report problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In English | In Spanish | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Ankaŭ sanktaĵoj pereas. Belo estas dia, sed pereema.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Iuj mortas jam dum-vive, aliaj vivas ankaŭ post-morte.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Dum en-tombigo floroj kaj larmoj pli-dolĉigas kruelan esencon de procesio: forigo de kadavro.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Miguel de Cervanto Saavedra

Sancho: Nu, bone, ĉio havas rimedon, escepte de la morto, sub kies jugo ni devas pasi vole nevole ĉe la fino de nia vivo. Mi vidas per mil signoj, ke mia mastro estas frenezulo enferminda, sed tial, ke mi sekvas kaj servas lin, mi mem kvazaŭ konkuras kun li kaj eĉ pli frenezas, laŭ la proverboj, «kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas», kaj, «kun kiu vi festas, tia vi estas».

line from La inĝenia hidalgo Don Kiĥoto de Manĉo, script by Miguel de Cervanto Saavedra (1605)Report problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!

Share
Valeriu Butulescu

Ne enviu ŝtonon. Nek ĝi eternas. Kaj ĝi estas ankaŭ malvarma.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Sen-mortaj estas tiuj pri-klaĉataj ankaŭ post-morte.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Virino estas kiel vino. Dum ŝi dolĉas, ŝi ne ebriigas viron.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Edgar Allan Poe

La Korvo

Foje malgajnoktomeze, dum la kapo pendis peze,
Kaj mi legis volumegojn strangajn, plenajn de folklor',
Dum mi lacis, dolorkapa, ekaŭdiĝis sono frapa,
Kvazaŭ io frapet-frapa, frapis en la koridor'.
"Estas iu vizitanta ulo en la koridor',"
Diris mi kun eta plor'.

Ha, memoras mi kun vero, estis dum la neĝa tero,
Ĉiu disa flamegero brulis kiel ruĝa or'.
Longa nokto tedeginta -- vane estis mi peninta
Konsoliĝi legadinta — pro la pensoj pri Lenor',
Pro la belulino kiun nomis anĝelar' Lenor' —
Forvelkinta kiel flor'.

Kaj la silka susureto venadante de l' tapeto
Min timigis per teruroj el la fundo de dolor'.
Tial mi kun kor' batanta staris daŭre ridetanta,
"Estas iu vizitanta ulo en la koridor' —
Iu ulo tre malfrua frapas en la koridor' —
Tio nur, la timon for!"

Miaj pensoj tiam iĝis pli sentimaj kaj mi diris,
Ja pardonu min mi petas Sinjorino aŭ Sinjor',
Sed en fakto mi dormetis, tiel milde vi frapetis,
Mi apenaŭ vin aŭdetis esti en la koridor'."
Kaj la pordon mi malfermis larĝe al la koridor' —
Jen mallumo, ĉio for.

En nigraĵon scivolante staris mi rigardegante,
Dube, pense, kaj revante aĵojn fremdajn al memor' ;
Sed silento preme estis, kaj malbruo daŭre restis,
Kvazaŭ kvietaĵoj festis per flustrita vort' "Lenor'!"
Tion flustris mi kaj eĥo remurmuris ĝin, "Lenor',"
En la fundo de la kor'.

Retiriĝis mi kun timo, jen ekbrulis la animo,
Ĉar denove frap' aŭdiĝis tute super la ignor'.
"Certe", diris mi kun krio, "estas ĉe l' fenestro io,
Do sciiĝu mi pri tio per rezono kaj esplor' —
Mia koro trankviliĝu dum pensado kaj esplor' —
Estas vent' en stranga hor'."

La riglilon mi eltiris ĉe l' fenestro kaj eniris
Flirte kun majesto Korvo el epoko de l' honor'.
Ĝi ne havis salutguston, senhezite montris bruston,
Eksidiĝis sur la buston kiu estas el marmor' —
Sur la superpordan buston kiu estas el marmor' —
Kaj sidadis kun rigor'.

Tiu birdo de ebono vekis en mi per la kono
De mieno tre solena ŝercemecon de l' humor' —
"Kvankam estas via kresto forrazita, via gesto
Kaj la serioza resto estas el la land' de glor'.
Kiel vi nomiĝas Korvo, en la land' de nigra glor'? "
Diris Korvo, "Ĉiam for".

Tion mi ja multe miris, klare vortojn ĝi eldiris,
Sed el gorĝo ili iris ja sen senco aŭ valor' ;
Ĉar ni ĉiuj devas ridi kiam oni povas vidi
Birdon, kiu daŭras sidi sur la busto el marmor' —
Birdon, kiu sidas sur skulptita busto el marmor' —
Kaj nomiĝas "Ĉiam for".

Sed sur busto ja sentime diris Korvo elanime
Tiujn nurajn vortojn kvazaŭ ili venis el la kor'
Ne plu vortojn ĝi eltrovis, nek la plumojn ĝi ekmovis.
Diri mi apenaŭ povis, “Ĝi ne restos dum la hor' —
Ĝi forflugos kiel la amikoj en antaŭa hor'."
Diris Korvo, "Ĉiam for".

Mirigite de surpriza respondeto tre preciza,
Diris mi, "Sendube tio estas sola la trezor',
Kiun kaptis ĝi de iu deziranta ke ĝi sciu
Pri la tragedio kiu lin turmentis per angor',
Ĝis la kantoj liaj vibris per la ŝarĝo de l' angor'
De 'Ĉiam — ĉiam for'."

L'animo mia ridetadis ĉar la Korvo nur sidadis;
Ŝovis mi do seĝon antaŭ pordon al la koridor'.
Sur veluron sidiĝante mi ekpensis scivolante
Kion volas diradante birdo nigra en kolor' —
Kial daŭre diras tiu birdo nigra en kolor'
Tiujn vortojn "Ĉiam for"?

Mi konjekti tion provis, tuj rigardoj miaj trovis
Ke okuloj ĝiaj ege brulis en min kun dolor'.
Mi pensadis kun diveno, kaj kun kapo en la teno,
Sur velura la kuseno aspektanta kvazaŭ or' —
Sed veluran la kusenon aspektantan kvazaŭ or'
Ŝi ne premos — ĉiam for!

Tiam pensis mi, ke vere la aero pezis pere
De fantoma incensfumo kunmiksita kun vapor'.
"Acegulo," kriis mi, "do estas vi nur diablido
Turmentanta min per vido de la amo al Lenor'!
Ĉesu — ĉesu kaj forgesu pri la morto de Lenor'!"
Diris Korvo, "Ĉiam for".

"Profetaĉo!" mi ekkriis, "Ĉu ja ĉion vi eksciis?
Ja vin sendis al mi Dio el la land' de nigra glor',
En la mondon de malpleno kie ĉiu entrepreno
Ne valoras je la peno — diru, pro la mia plor' —
Ĉu ĉielo estas gaja? — diru al la mia plor'!"
Diris Korvo, "Ĉiam for".

"Profetaĉo!" mi rekriis, "Ĉu ja ĉion vi eksciis?
Pro ĉielo plej potenca kaj la Dio de l' ador',
Diru al mi veron tiun: Ĉu mi trovos tie iun
Belulinon dolĉan kiun nomis anĝelar' Lenor' —
Trovos tiun belan kiun nomis anĝelar' Lenor'?"
Diris Korvo, "Ĉiam for".

"Tiuj vortoj estu via adiaŭo!" kriis mia
Gorĝo, "Amikecon nian jam elviŝu el memor'!
La mensogon Di' malbenu, en soleco min Li tenu,
Aĉan korpon vian prenu de la busto el marmor'!
Tuj figuro nigra estu forigita de l' marmor'!"
Diris Korvo, "Ĉiam for".

Nun la Korvo silentadas, kaj sidadas, kaj sidadas,
Sur la pala superporda busto je la koridor',
Kaj okuloj de malbono min penetras de l' demono,
Ĝia ombro sur la fono estas nigra en kolor' —
Kaj animo mia el la ombro nigra en kolor'
Ne leviĝos — ĉiam for!

poem by Edgar Allan Poe (1845), translated by Jon WillarsonReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In English | In Spanish | In Italian | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Vivo similas al akvo. Ju pli malriĉa des pli klara.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!

Share
Valeriu Butulescu

Se homoj forkuras de vi, povos vi iri malproksimen.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Ekzistas afero pli stresigan ol geedziĝo. Tio estas soleco.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!

Share
Valeriu Butulescu

Mi jam sciis, ke vivo estas kara. En hospitalo mi komprenis, ke morto kostas pli.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

En tombejo regis ne pri-skribebla malordo. Post-morte homoj malkutimiĝas balai.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Sam-kiel arboj, iuj homoj povas mortigi nur per sia falo.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Bone estas, ke oni ne komunikas al ni anticipe la tagon de nia morto. Pro emocio ni mortos pli rapide.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian

Share
Mihai Eminescu

Venuso kaj Madono

Ideal' perdita en la nokt' de mond' ne plu estanta,
Mondo kun la pens' fabela kaj parol' de poezi',
Mi vin vidas, aŭdas, sentas, aĵo dolĉa, bela, kanta,
El ĉielo kun aliaj steloj, paradizoj, di'.

Ho Venus', marmoro varma, ŝtonokulo ilumina,
Brako mola kiel penso de poeto-reĝ' dum jun',
Vi estadis la diigo de beleco la virina,
La virino, kiun bela vidas mi ankoraŭ nun.

Rafael' sonĝinte iam la senliman nokton grizan,
Kun animo radiplena kaj kun koro je fabel,
Vidis vin kaj sonĝis tuje la ĝardenon paradizan,
Vidis vin, reĝin' ŝvebanta de l' anĝeloj el ĉiel'.

Kaj li kreis sur la tolon bildon de Madon' Diina,
Kun de steloj diademo, kun mildeca virgridet',
En lum' blonda, kun vizaĝo de anĝelo, sed virina,
Ĉar virino estis ĉiam de anĝelo la portret'.

Tiel mi, perdita en la nokt' de vivo poezia,
Vidis vin, virin' senkora, sen anim', sen amfajrer',
Kaj mi igis vin anĝelo, milda kiel tag' magia,
Kiam tra la viv' dezerta ridas ero da prosper'.

Mi rigardis la vizaĝon vian, palan pro ebrio,
Mi rigardis viajn lipojn, bluajn pro la malvirtec',
Kaj mi kovris vin per blanka vualaĵ' de poezio
Kaj la vian palon vangan mi eknomis senkulpec'.

Kaj mi donis al vi nimbon ĉirkaŭantan la kranion
Kaj la frunton de anĝelo ideala el Eden',
El demon' mi faris dion, el bruaĉo simfonion,
El via rigard' malpura, la okulon de l' maten'.

Sed hodiaŭ la vualo malaperas! Vekiĝinta,
Mia frunto ekmaldormas, pro malvarm' de via kis'.
Mi rigardas vin, demono, kaj la am' estingiĝinta
Min instruas vin rigardi malestime, kun malic'!

Vi similas baĥantinon, kiu ŝtelis kontraŭ leĝo
De sur frunto virgulina verdan mirton de martir',
Virgulino, kies koro estis sankta kiel preĝo,
Dum la koro baĥantina estas longa spasmdelir'.

Kiel Rafaelo kreis bildon de Madon' Diina,
Kun de steloj diademo, kun mildeca virgridet',
Mi ekfaris diinaĵon el pala estaĵ', virina,
Kun malvarma sent' kaj koro plena de venen' kaj ted'.

Ĉu vi ploras, knabineto? Per rigardo elokventa
Vi denove povas ŝiri mian koron de vampir'.
Mi genue falas, kara, kaj mi petas, korpripenta,
Dum mi kisas viajn manojn, la pardonon pro la dir'.

Ne plu! ... La kulpigo estis, kara, nur deklamo,
Kruelega kaj maljusta, sen apogo, nur erar'.
Eĉ demono se vi estus, vi sanktiĝas per la amo,
Kaj adoras mi demonon tiun ĉi, kun blondharar'.

poem by Mihai Eminescu (1870), translated by Petre FiruReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Iuj homoj similas al vel-ŝipoj, kiuj trovas sian trankvilon nur en maraj profundaĵoj.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Iuj homoj devus vivi plur-foje por ke ili povu el-pagi tute sian punon.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Multaj homoj konsideras ke ili al-venas en la mondon erare kaj atendas pacience esti ree vokataj.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
 

Translation needed

The interface of this section needs to be translated (it takes about two hours). If you can help, please send us a message.

Interfaţa acestei secţiuni are nevoie de traducere (durează circa două ore). Dacă poţi ajuta, te rugăm să ne trimiţi un mesaj.