Iuj savas vin nur por demandi kioma horo estas.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Related quotes
Gloro estas kiel akvo. Plen-glaso satigas vin. Riverego dronigas vin.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian
Ne ĉiuj scias mortigi. Iuj nur mallongigas aliulan vivon.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Sam-kiel arboj, iuj homoj povas mortigi nur per sia falo.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Ne kredu, ke malamiko admiras vin. Li serĉas nur malfortan punkton vian.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian
Iuj homoj similas al vel-ŝipoj, kiuj trovas sian trankvilon nur en maraj profundaĵoj.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian
Por ne kontraŭ-diri vin mem vi bezonas ĉu solidajn principojn ĉu bonegan memoron.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian
Iuj homoj devus vivi plur-foje por ke ili povu el-pagi tute sian punon.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Morto naskas fortajn emociojn nur por heredantaj.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Virino estas vivo-movigilo. Viro estas nur ŝaltilo.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian
Mortintoj estas liberaj. Tombeja barilo estas por vivuloj.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Italian | In Romanian
Venuso kaj Madono
Ideal' perdita en la nokt' de mond' ne plu estanta,
Mondo kun la pens' fabela kaj parol' de poezi',
Mi vin vidas, aŭdas, sentas, aĵo dolĉa, bela, kanta,
El ĉielo kun aliaj steloj, paradizoj, di'.
Ho Venus', marmoro varma, ŝtonokulo ilumina,
Brako mola kiel penso de poeto-reĝ' dum jun',
Vi estadis la diigo de beleco la virina,
La virino, kiun bela vidas mi ankoraŭ nun.
Rafael' sonĝinte iam la senliman nokton grizan,
Kun animo radiplena kaj kun koro je fabel,
Vidis vin kaj sonĝis tuje la ĝardenon paradizan,
Vidis vin, reĝin' ŝvebanta de l' anĝeloj el ĉiel'.
Kaj li kreis sur la tolon bildon de Madon' Diina,
Kun de steloj diademo, kun mildeca virgridet',
En lum' blonda, kun vizaĝo de anĝelo, sed virina,
Ĉar virino estis ĉiam de anĝelo la portret'.
Tiel mi, perdita en la nokt' de vivo poezia,
Vidis vin, virin' senkora, sen anim', sen amfajrer',
Kaj mi igis vin anĝelo, milda kiel tag' magia,
Kiam tra la viv' dezerta ridas ero da prosper'.
Mi rigardis la vizaĝon vian, palan pro ebrio,
Mi rigardis viajn lipojn, bluajn pro la malvirtec',
Kaj mi kovris vin per blanka vualaĵ' de poezio
Kaj la vian palon vangan mi eknomis senkulpec'.
Kaj mi donis al vi nimbon ĉirkaŭantan la kranion
Kaj la frunton de anĝelo ideala el Eden',
El demon' mi faris dion, el bruaĉo simfonion,
El via rigard' malpura, la okulon de l' maten'.
Sed hodiaŭ la vualo malaperas! Vekiĝinta,
Mia frunto ekmaldormas, pro malvarm' de via kis'.
Mi rigardas vin, demono, kaj la am' estingiĝinta
Min instruas vin rigardi malestime, kun malic'!
Vi similas baĥantinon, kiu ŝtelis kontraŭ leĝo
De sur frunto virgulina verdan mirton de martir',
Virgulino, kies koro estis sankta kiel preĝo,
Dum la koro baĥantina estas longa spasmdelir'.
Kiel Rafaelo kreis bildon de Madon' Diina,
Kun de steloj diademo, kun mildeca virgridet',
Mi ekfaris diinaĵon el pala estaĵ', virina,
Kun malvarma sent' kaj koro plena de venen' kaj ted'.
Ĉu vi ploras, knabineto? Per rigardo elokventa
Vi denove povas ŝiri mian koron de vampir'.
Mi genue falas, kara, kaj mi petas, korpripenta,
Dum mi kisas viajn manojn, la pardonon pro la dir'.
Ne plu! ... La kulpigo estis, kara, nur deklamo,
Kruelega kaj maljusta, sen apogo, nur erar'.
Eĉ demono se vi estus, vi sanktiĝas per la amo,
Kaj adoras mi demonon tiun ĉi, kun blondharar'.
poem by Mihai Eminescu (1870), translated by Petre Firu
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Ni ascendas por rigardi de-supre aŭ por esti rigardataj de malsupre.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian
Mi ne pledas por sen-morteco sed por fakultativa morto.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Oni devas suferi por el-lerni, kio estas mildigo.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian
Spertulo donas konsilojn. Ĉiu konsilo estas nova eksperimento por li.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per okuloj.
Antoine de Saint-Exupéry in La Eta Princo (1943)
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In English | In Spanish | In Romanian
En la vivo oni bezonas nur nescion kaj memfidon - kaj tiam sukceso estas garantita.
quote by Mark Twain
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!
Mem-mortigo estas krimego. Mem-mortigintojn oni devus revivigi por esti punegataj.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian
Al iuj idealoj oni iras malsupren.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian
Ne logiko, sed iuj glandoj kondiĉigas orgojlon.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian