Home page | Latest quotes | List of authors | Random quotes | Vote!

Valeriu Butulescu

Amo venkas ĉiun baron. Racio diktas, instinkto ordonas.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!

Share

Related quotes

Valeriu Butulescu

Lernu el-teni ĉiun ajn odoron. La mondo ne estas parfum-fabrikon.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Mem-konserva instinkto homa prenas aberantan formon: sen-morteca apetito.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Pro amo ni ne mortas. Ni naskiĝas.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Ludovic Lazar Zamenhof

La Espero

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l'espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l'homaro
por eterna ben' efektiviĝos.

song, music by Félicien Menu de Ménil, lyrics by Ludovic Lazar ZamenhofReport problemRelated quotes
Submitted by Simona Enache
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Mihai Eminescu

Venuso kaj Madono

Ideal' perdita en la nokt' de mond' ne plu estanta,
Mondo kun la pens' fabela kaj parol' de poezi',
Mi vin vidas, aŭdas, sentas, aĵo dolĉa, bela, kanta,
El ĉielo kun aliaj steloj, paradizoj, di'.

Ho Venus', marmoro varma, ŝtonokulo ilumina,
Brako mola kiel penso de poeto-reĝ' dum jun',
Vi estadis la diigo de beleco la virina,
La virino, kiun bela vidas mi ankoraŭ nun.

Rafael' sonĝinte iam la senliman nokton grizan,
Kun animo radiplena kaj kun koro je fabel,
Vidis vin kaj sonĝis tuje la ĝardenon paradizan,
Vidis vin, reĝin' ŝvebanta de l' anĝeloj el ĉiel'.

Kaj li kreis sur la tolon bildon de Madon' Diina,
Kun de steloj diademo, kun mildeca virgridet',
En lum' blonda, kun vizaĝo de anĝelo, sed virina,
Ĉar virino estis ĉiam de anĝelo la portret'.

Tiel mi, perdita en la nokt' de vivo poezia,
Vidis vin, virin' senkora, sen anim', sen amfajrer',
Kaj mi igis vin anĝelo, milda kiel tag' magia,
Kiam tra la viv' dezerta ridas ero da prosper'.

Mi rigardis la vizaĝon vian, palan pro ebrio,
Mi rigardis viajn lipojn, bluajn pro la malvirtec',
Kaj mi kovris vin per blanka vualaĵ' de poezio
Kaj la vian palon vangan mi eknomis senkulpec'.

Kaj mi donis al vi nimbon ĉirkaŭantan la kranion
Kaj la frunton de anĝelo ideala el Eden',
El demon' mi faris dion, el bruaĉo simfonion,
El via rigard' malpura, la okulon de l' maten'.

Sed hodiaŭ la vualo malaperas! Vekiĝinta,
Mia frunto ekmaldormas, pro malvarm' de via kis'.
Mi rigardas vin, demono, kaj la am' estingiĝinta
Min instruas vin rigardi malestime, kun malic'!

Vi similas baĥantinon, kiu ŝtelis kontraŭ leĝo
De sur frunto virgulina verdan mirton de martir',
Virgulino, kies koro estis sankta kiel preĝo,
Dum la koro baĥantina estas longa spasmdelir'.

Kiel Rafaelo kreis bildon de Madon' Diina,
Kun de steloj diademo, kun mildeca virgridet',
Mi ekfaris diinaĵon el pala estaĵ', virina,
Kun malvarma sent' kaj koro plena de venen' kaj ted'.

Ĉu vi ploras, knabineto? Per rigardo elokventa
Vi denove povas ŝiri mian koron de vampir'.
Mi genue falas, kara, kaj mi petas, korpripenta,
Dum mi kisas viajn manojn, la pardonon pro la dir'.

Ne plu! ... La kulpigo estis, kara, nur deklamo,
Kruelega kaj maljusta, sen apogo, nur erar'.
Eĉ demono se vi estus, vi sanktiĝas per la amo,
Kaj adoras mi demonon tiun ĉi, kun blondharar'.

poem by Mihai Eminescu (1870), translated by Petre FiruReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Edgar Allan Poe

La Korvo

Foje malgajnoktomeze, dum la kapo pendis peze,
Kaj mi legis volumegojn strangajn, plenajn de folklor',
Dum mi lacis, dolorkapa, ekaŭdiĝis sono frapa,
Kvazaŭ io frapet-frapa, frapis en la koridor'.
"Estas iu vizitanta ulo en la koridor',"
Diris mi kun eta plor'.

Ha, memoras mi kun vero, estis dum la neĝa tero,
Ĉiu disa flamegero brulis kiel ruĝa or'.
Longa nokto tedeginta -- vane estis mi peninta
Konsoliĝi legadinta — pro la pensoj pri Lenor',
Pro la belulino kiun nomis anĝelar' Lenor' —
Forvelkinta kiel flor'.

Kaj la silka susureto venadante de l' tapeto
Min timigis per teruroj el la fundo de dolor'.
Tial mi kun kor' batanta staris daŭre ridetanta,
"Estas iu vizitanta ulo en la koridor' —
Iu ulo tre malfrua frapas en la koridor' —
Tio nur, la timon for!"

Miaj pensoj tiam iĝis pli sentimaj kaj mi diris,
Ja pardonu min mi petas Sinjorino aŭ Sinjor',
Sed en fakto mi dormetis, tiel milde vi frapetis,
Mi apenaŭ vin aŭdetis esti en la koridor'."
Kaj la pordon mi malfermis larĝe al la koridor' —
Jen mallumo, ĉio for.

En nigraĵon scivolante staris mi rigardegante,
Dube, pense, kaj revante aĵojn fremdajn al memor' ;
Sed silento preme estis, kaj malbruo daŭre restis,
Kvazaŭ kvietaĵoj festis per flustrita vort' "Lenor'!"
Tion flustris mi kaj eĥo remurmuris ĝin, "Lenor',"
En la fundo de la kor'.

Retiriĝis mi kun timo, jen ekbrulis la animo,
Ĉar denove frap' aŭdiĝis tute super la ignor'.
"Certe", diris mi kun krio, "estas ĉe l' fenestro io,
Do sciiĝu mi pri tio per rezono kaj esplor' —
Mia koro trankviliĝu dum pensado kaj esplor' —
Estas vent' en stranga hor'."

La riglilon mi eltiris ĉe l' fenestro kaj eniris
Flirte kun majesto Korvo el epoko de l' honor'.
Ĝi ne havis salutguston, senhezite montris bruston,
Eksidiĝis sur la buston kiu estas el marmor' —
Sur la superpordan buston kiu estas el marmor' —
Kaj sidadis kun rigor'.

Tiu birdo de ebono vekis en mi per la kono
De mieno tre solena ŝercemecon de l' humor' —
"Kvankam estas via kresto forrazita, via gesto
Kaj la serioza resto estas el la land' de glor'.
Kiel vi nomiĝas Korvo, en la land' de nigra glor'? "
Diris Korvo, "Ĉiam for".

Tion mi ja multe miris, klare vortojn ĝi eldiris,
Sed el gorĝo ili iris ja sen senco aŭ valor' ;
Ĉar ni ĉiuj devas ridi kiam oni povas vidi
Birdon, kiu daŭras sidi sur la busto el marmor' —
Birdon, kiu sidas sur skulptita busto el marmor' —
Kaj nomiĝas "Ĉiam for".

Sed sur busto ja sentime diris Korvo elanime
Tiujn nurajn vortojn kvazaŭ ili venis el la kor'
Ne plu vortojn ĝi eltrovis, nek la plumojn ĝi ekmovis.
Diri mi apenaŭ povis, “Ĝi ne restos dum la hor' —
Ĝi forflugos kiel la amikoj en antaŭa hor'."
Diris Korvo, "Ĉiam for".

Mirigite de surpriza respondeto tre preciza,
Diris mi, "Sendube tio estas sola la trezor',
Kiun kaptis ĝi de iu deziranta ke ĝi sciu
Pri la tragedio kiu lin turmentis per angor',
Ĝis la kantoj liaj vibris per la ŝarĝo de l' angor'
De 'Ĉiam — ĉiam for'."

L'animo mia ridetadis ĉar la Korvo nur sidadis;
Ŝovis mi do seĝon antaŭ pordon al la koridor'.
Sur veluron sidiĝante mi ekpensis scivolante
Kion volas diradante birdo nigra en kolor' —
Kial daŭre diras tiu birdo nigra en kolor'
Tiujn vortojn "Ĉiam for"?

Mi konjekti tion provis, tuj rigardoj miaj trovis
Ke okuloj ĝiaj ege brulis en min kun dolor'.
Mi pensadis kun diveno, kaj kun kapo en la teno,
Sur velura la kuseno aspektanta kvazaŭ or' —
Sed veluran la kusenon aspektantan kvazaŭ or'
Ŝi ne premos — ĉiam for!

Tiam pensis mi, ke vere la aero pezis pere
De fantoma incensfumo kunmiksita kun vapor'.
"Acegulo," kriis mi, "do estas vi nur diablido
Turmentanta min per vido de la amo al Lenor'!
Ĉesu — ĉesu kaj forgesu pri la morto de Lenor'!"
Diris Korvo, "Ĉiam for".

"Profetaĉo!" mi ekkriis, "Ĉu ja ĉion vi eksciis?
Ja vin sendis al mi Dio el la land' de nigra glor',
En la mondon de malpleno kie ĉiu entrepreno
Ne valoras je la peno — diru, pro la mia plor' —
Ĉu ĉielo estas gaja? — diru al la mia plor'!"
Diris Korvo, "Ĉiam for".

"Profetaĉo!" mi rekriis, "Ĉu ja ĉion vi eksciis?
Pro ĉielo plej potenca kaj la Dio de l' ador',
Diru al mi veron tiun: Ĉu mi trovos tie iun
Belulinon dolĉan kiun nomis anĝelar' Lenor' —
Trovos tiun belan kiun nomis anĝelar' Lenor'?"
Diris Korvo, "Ĉiam for".

"Tiuj vortoj estu via adiaŭo!" kriis mia
Gorĝo, "Amikecon nian jam elviŝu el memor'!
La mensogon Di' malbenu, en soleco min Li tenu,
Aĉan korpon vian prenu de la busto el marmor'!
Tuj figuro nigra estu forigita de l' marmor'!"
Diris Korvo, "Ĉiam for".

Nun la Korvo silentadas, kaj sidadas, kaj sidadas,
Sur la pala superporda busto je la koridor',
Kaj okuloj de malbono min penetras de l' demono,
Ĝia ombro sur la fono estas nigra en kolor' —
Kaj animo mia el la ombro nigra en kolor'
Ne leviĝos — ĉiam for!

poem by Edgar Allan Poe (1845), translated by Jon WillarsonReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In English | In Spanish | In Italian | In Romanian

Share
 

Translation needed

The interface of this section needs to be translated (it takes about two hours). If you can help, please send us a message.

Interfaţa acestei secţiuni are nevoie de traducere (durează circa două ore). Dacă poţi ajuta, te rugăm să ne trimiţi un mesaj.