Latest quotes, page 6

Oni estas soleca ankaŭ inter homoj.
Antoine de Saint-Exupéry in La Eta Princo (1943)
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Respektu lin. Li estas unua laŭ alfabeta ordo.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Per brilado vi disigas vian propran lumon.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Malriĉeco estas plej bona kontraŭ-ŝtela rimedo.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Ne konsideru vin urso tuj kiam vi atingis mielon.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Leda kaj la cigno
Subita frap': de l' grandaj aloj batego
ŝancelas la virginon, krifoj kuspe
palpas la krurojn; je la nuk' en beko
li tenas ŝin senhelpan brust-al-bruste.
Kiel ĉi teruritaj lozaj fingroj
forpuŝus de l' cedantaj kruroj gloron
de la plumar', kaj sub ĉi blankaj stringoj
ne sentus bati kor' la fremdan koron?
Ektremo en la lumb' generas tiam
la mureg-breĉon kun palac-incendio
la mort' Agamemnona. Dum ŝin ligis
la aerreĝ' en rabon ĉi bestian,
ĉu ŝin perfuzis lia pov' kaj scio,
ĝis l' indiferenta bek' ŝin defaligis?
poem by William Butler Yeats, translated by Gaston Waringhien
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Ni ne frapu kolosojn. Forfalonte ili povos nin premegi.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Ne kredu, ke malamiko admiras vin. Li serĉas nur malfortan punkton vian.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Havi malmultajn malvirtojn. Jen virto.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Sam-kiel frukto. Vi falas, kiam via mondo plej dolĉas.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!
