Home page | Latest quotes | List of authors | Random quotes | Vote!

Valeriu Butulescu

Ŝip-rompiĝuloj al-kroĉas sin unu al alia kaj mortas en kompakta grupo. Ŝip-pereo levas socian koheremon al plej alta nivelo.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share

Related quotes

Valeriu Butulescu

Dum ŝip-pereo optimistoj droniĝas laste.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian

Share
William Butler Yeats

Leda kaj la cigno

Subita frap': de l' grandaj aloj batego
ŝancelas la virginon, krifoj kuspe
palpas la krurojn; je la nuk' en beko
li tenas ŝin senhelpan brust-al-bruste.

Kiel ĉi teruritaj lozaj fingroj
forpuŝus de l' cedantaj kruroj gloron
de la plumar', kaj sub ĉi blankaj stringoj
ne sentus bati kor' la fremdan koron?

Ektremo en la lumb' generas tiam
la mureg-breĉon kun palac-incendio
la mort' Agamemnona. Dum ŝin ligis

la aerreĝ' en rabon ĉi bestian,
ĉu ŝin perfuzis lia pov' kaj scio,
ĝis l' indiferenta bek' ŝin defaligis?

poem by William Butler Yeats, translated by Gaston WaringhienReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In English | In Spanish | In Italian | In Romanian

Share
Adam Smith

Homo estas la sola besto kiu faras negocon - neniu iam vidis hundon fari justan kaj intencan interŝanĝon kun alia hundo.

quote by Adam SmithReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In English | In Spanish | In Italian | In Romanian

Share
Jonathan Swift

Mi, Lemuelo Gulivero, estis la tria el kvin filoj. Mia patro sendis min al Cambridge al unu el la kolegioj. Mi havis dek kvar jarojn, kaj mi dediçis min al studado dum tri jaroj. Mia patro estis malriça, tial mi forlasis Cambridge kaj fari is metilernanto çe sinjoro Bo, eminenta kirurgo en Londono.

Jonathan Swift in Gulivero en Liliputo (1726), translated by M. InmanReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!

Share
Ludovic Lazar Zamenhof

La Espero

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l'espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l'homaro
por eterna ben' efektiviĝos.

song, music by Félicien Menu de Ménil, lyrics by Ludovic Lazar ZamenhofReport problemRelated quotes
Submitted by Simona Enache
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Estu monto: pli alta ol profundaĵoj.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Pro amo ni ne mortas. Ni naskiĝas.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share

Unu hako kverkon ne faligas.

Esperanto proverbsReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!

Share
Valeriu Butulescu

Iuj mortas jam dum-vive, aliaj vivas ankaŭ post-morte.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Plani senmortecon en alia epoko. Kia manko de respondeco!

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!

Share
Valeriu Butulescu

Kiam virinoj kritikas sin ili trovas al si belajn malkvalitojn.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Italian | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Vivo estas stafeto. Oni povas gajni konkurson en alia generacio.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian

Share
Mihail Sadoveanu

La fremduletoj tremante venintaj tra frosto kaj mallumo, kaj la nekonatoj, kiuj gastame malfermis al ili la pordon, nun sidis interfratiĝinte, kaj simpla kanto plenigis la animojn per konsolo kaj lumo.

Mihail Sadoveanu in Kristnaska Rakonto (1904), translated by Tiberio MorariuReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!

Share
Valeriu Butulescu

Ĝis apero de mort-atesto neniu povas sin konsideri vere mortinta.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Atendu, Frato! Miaj vangoj estas okupataj. Ilin nun frapas alia proksimulo.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Malriĉeco estas plej bona kontraŭ-ŝtela rimedo.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In English | In Spanish | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Plej severa klaŭzo en geedziĝa kontrakto: rajto pri ekskluziveco.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Sam-kiel frukto. Vi falas, kiam via mondo plej dolĉas.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Homo estas la plej granda polucianto, kvankam li estas biologie detruebla.

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian

Share
Valeriu Butulescu

Kio estas sin-mortiginto? Ĉu sia propra ekzekutisto aŭ sia propra viktimo?

aphorism by Valeriu Butulescu from FragmentaroReport problemRelated quotes
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian

Share
 

Translation needed

The interface of this section needs to be translated (it takes about two hours). If you can help, please send us a message.

Interfaţa acestei secţiuni are nevoie de traducere (durează circa două ore). Dacă poţi ajuta, te rugăm să ne trimiţi un mesaj.