Viro devas memori pri naskiĝ-tago de virino sed forgesi naskiĝ-jaron.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Related quotes
Virino estas vivo-movigilo. Viro estas nur ŝaltilo.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian
Ne morto de karuloj nin premas, sed rememoro pri ili.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian
Al-venos tago kiam ni eĉ maljunaj ne estos plu.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Kiam hajlas oni devas nek humile preĝi nek sakri. Oni devas nur en-iri domon.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Ĉiu-jare ni pasas sen-zorge tra la tago de nia morto.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Italian | In Romanian
Virino estas kiel vino. Dum ŝi dolĉas, ŝi ne ebriigas viron.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Sancho: Nu, bone, ĉio havas rimedon, escepte de la morto, sub kies jugo ni devas pasi vole nevole ĉe la fino de nia vivo. Mi vidas per mil signoj, ke mia mastro estas frenezulo enferminda, sed tial, ke mi sekvas kaj servas lin, mi mem kvazaŭ konkuras kun li kaj eĉ pli frenezas, laŭ la proverboj, «kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas», kaj, «kun kiu vi festas, tia vi estas».
line from La inĝenia hidalgo Don Kiĥoto de Manĉo, script by Miguel de Cervanto Saavedra (1605)
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!
Venuso kaj Madono
Ideal' perdita en la nokt' de mond' ne plu estanta,
Mondo kun la pens' fabela kaj parol' de poezi',
Mi vin vidas, aŭdas, sentas, aĵo dolĉa, bela, kanta,
El ĉielo kun aliaj steloj, paradizoj, di'.
Ho Venus', marmoro varma, ŝtonokulo ilumina,
Brako mola kiel penso de poeto-reĝ' dum jun',
Vi estadis la diigo de beleco la virina,
La virino, kiun bela vidas mi ankoraŭ nun.
Rafael' sonĝinte iam la senliman nokton grizan,
Kun animo radiplena kaj kun koro je fabel,
Vidis vin kaj sonĝis tuje la ĝardenon paradizan,
Vidis vin, reĝin' ŝvebanta de l' anĝeloj el ĉiel'.
Kaj li kreis sur la tolon bildon de Madon' Diina,
Kun de steloj diademo, kun mildeca virgridet',
En lum' blonda, kun vizaĝo de anĝelo, sed virina,
Ĉar virino estis ĉiam de anĝelo la portret'.
Tiel mi, perdita en la nokt' de vivo poezia,
Vidis vin, virin' senkora, sen anim', sen amfajrer',
Kaj mi igis vin anĝelo, milda kiel tag' magia,
Kiam tra la viv' dezerta ridas ero da prosper'.
Mi rigardis la vizaĝon vian, palan pro ebrio,
Mi rigardis viajn lipojn, bluajn pro la malvirtec',
Kaj mi kovris vin per blanka vualaĵ' de poezio
Kaj la vian palon vangan mi eknomis senkulpec'.
Kaj mi donis al vi nimbon ĉirkaŭantan la kranion
Kaj la frunton de anĝelo ideala el Eden',
El demon' mi faris dion, el bruaĉo simfonion,
El via rigard' malpura, la okulon de l' maten'.
Sed hodiaŭ la vualo malaperas! Vekiĝinta,
Mia frunto ekmaldormas, pro malvarm' de via kis'.
Mi rigardas vin, demono, kaj la am' estingiĝinta
Min instruas vin rigardi malestime, kun malic'!
Vi similas baĥantinon, kiu ŝtelis kontraŭ leĝo
De sur frunto virgulina verdan mirton de martir',
Virgulino, kies koro estis sankta kiel preĝo,
Dum la koro baĥantina estas longa spasmdelir'.
Kiel Rafaelo kreis bildon de Madon' Diina,
Kun de steloj diademo, kun mildeca virgridet',
Mi ekfaris diinaĵon el pala estaĵ', virina,
Kun malvarma sent' kaj koro plena de venen' kaj ted'.
Ĉu vi ploras, knabineto? Per rigardo elokventa
Vi denove povas ŝiri mian koron de vampir'.
Mi genue falas, kara, kaj mi petas, korpripenta,
Dum mi kisas viajn manojn, la pardonon pro la dir'.
Ne plu! ... La kulpigo estis, kara, nur deklamo,
Kruelega kaj maljusta, sen apogo, nur erar'.
Eĉ demono se vi estus, vi sanktiĝas per la amo,
Kaj adoras mi demonon tiun ĉi, kun blondharar'.
poem by Mihai Eminescu (1870), translated by Petre Firu
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Ne ridu pri nulo. Ĝi imperiestras negativajn numerojn.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Italian | In Romanian
En rompita balono oni devas en-blovi pli forte.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Kiam vi sentas ke vi droniĝas, ne parolu pri reciproka helpo.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian
Ankaŭ sen-langan sonorilegon oni devas aŭskulti.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Por vidi profunden oni devas fermi siajn okulojn.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian
Oni devas suferi por el-lerni, kio estas mildigo.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian
Vi devas kreski intelekte por kompreni vian propran malgrandecon.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian
Plej severa klaŭzo en geedziĝa kontrakto: rajto pri ekskluziveco.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian
Fakto ke ni vivas ne estas ĉiam pruvo pri nia ekzisto.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Spanish | In Romanian
Neniu parolos pli konvinke pri sun-frapo ol vendisto de ĉapeloj.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian
Ofte por plenigi viajn poŝojn vi devas malplenigi vian animon.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Italian | In Romanian
Ne veku mortintojn, dio. Ne inter-rompu ilian revon pri eterneco.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy! | In Romanian