Quotes about vivo, page 2

Se vivo aperis hazarde, kial ni serĉu ĝian sencon?
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Vivo plene vivita je sia kulmino estas fakte banaleco.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


En-balzamigu min! Mi ne kredas je la dua vivo sed mi volas fari ĝojon al arkeologoj.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Vivo estas stafeto. Oni povas gajni konkurson en alia generacio.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Mi jam sciis, ke vivo estas kara. En hospitalo mi komprenis, ke morto kostas pli.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Sam-kiel riveroj, ni iras laŭ linio de minimuma rezisto kaj nia vivo estas vico da meandroj.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Haltu horloĝojn! Kial ni nombru niajn paŝojn al morto? Sen-aĝa vivo ŝajnas pli longa.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Virino estas vivo-movigilo. Viro estas nur ŝaltilo.
aphorism by Valeriu Butulescu from Fragmentaro
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Sancho: Nu, bone, ĉio havas rimedon, escepte de la morto, sub kies jugo ni devas pasi vole nevole ĉe la fino de nia vivo. Mi vidas per mil signoj, ke mia mastro estas frenezulo enferminda, sed tial, ke mi sekvas kaj servas lin, mi mem kvazaŭ konkuras kun li kaj eĉ pli frenezas, laŭ la proverboj, «kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas», kaj, «kun kiu vi festas, tia vi estas».
line from La inĝenia hidalgo Don Kiĥoto de Manĉo, script by Miguel de Cervanto Saavedra (1605)
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!


Venuso kaj Madono
Ideal' perdita en la nokt' de mond' ne plu estanta,
Mondo kun la pens' fabela kaj parol' de poezi',
Mi vin vidas, aŭdas, sentas, aĵo dolĉa, bela, kanta,
El ĉielo kun aliaj steloj, paradizoj, di'.
Ho Venus', marmoro varma, ŝtonokulo ilumina,
Brako mola kiel penso de poeto-reĝ' dum jun',
Vi estadis la diigo de beleco la virina,
La virino, kiun bela vidas mi ankoraŭ nun.
Rafael' sonĝinte iam la senliman nokton grizan,
Kun animo radiplena kaj kun koro je fabel,
Vidis vin kaj sonĝis tuje la ĝardenon paradizan,
Vidis vin, reĝin' ŝvebanta de l' anĝeloj el ĉiel'.
Kaj li kreis sur la tolon bildon de Madon' Diina,
Kun de steloj diademo, kun mildeca virgridet',
En lum' blonda, kun vizaĝo de anĝelo, sed virina,
Ĉar virino estis ĉiam de anĝelo la portret'.
[...] Read more
poem by Mihai Eminescu (1870), translated by Petre Firu
Submitted by Dan Costinaş
| Vote! | Copy!
